Gabriele Dannunzio
LA NEĜO

Falas la neĝ' al la patrino Tero
trankvile. Kaj ricevas ĝian blankon
la Tero, kiu juste nun ripozas,
naskinte al la hom' abundajn fruktojn.

Bovisto vidas sur la ŝvitaj kampoj
la neĝon brili, dum li altabliĝas;
el lia kor' espero kaj el kruĉo
ridetas nun al li la juna vino.

Ho falu pace, neĝ'; defendu ĝermojn,
radikojn, kiuj donos multajn herbojn
al gregoj poste kaj al hom' la panon.

Ho falu pace, ke ĉe l' tempnoviĝo,
de vi nutrataj, tra l' eben' vekita,
ekkuru kiel greg' obeemaj. fluoj.